Filmado en Dua Vivo
Elŝutu la programon FRAPS kaj instalu ĝin.
En la parto MOVIES
CHANGE por elekti ujon kie vi konservos la videojn.
VIEW por malfermi la ujon kie estas la videoj kaj vidi ilin.
Kopiu ĉiujn elektojn kiel aperas en la bildo.
FULL-SIZE estas pli kvalita, sed ĝis postulas ĉirkaŭ 200 mb po minuto. HALF-SIZE postulas 80 Mb po minuto. Se vi havas sufiĉe da libera spaco en via disko, elektu FULL-SIZE. (poste ni ŝanĝos ĝin al malgranda formato.)
Eniru Duan Vivon

En la suba dekstra flanko de la ekrano klaku sur la parolilo por malfermi opciojn kaj glitigu al NULO la laŭtecon SOUNDS kaj UI. (tio silentos bruojn de la sistemo)

Klaku la butonon apud TALK por malfermi la kontrolon. Tie vi povas kontroli la laŭtecon de ĉiu homo individue. Rimarku ke Fraps ne registros vian voĉon.
Vidu ke aperas flava numero en la angulo, tio estas Fraps ne-aktiva.
Klaku F9 kaj Fraps komencas registri la videon (la numero iĝas ruĝa). Se vi klaks F9 denove, la registrado ĉesas.
La dosiero aperos laŭ nomo simila al SecondLife 2007-09-29 14-25-07-90.avi
Kiam vi rimarkas paŭzon en la parolado, ĉesu la registradon, kaj registru denove kiam la parolado rekomencos. Estas pli bone se faras la filmon en pluraj partoj ol en unu sola giganta parto.
Antaŭ la komenco de la filmado, klaku ALT kaj maldekstran klakilon, movigu la klakilon por ŝanĝi la angulon de la filmado. Tio estas utila por malaperigi vian avataron de la filmado kaj montri aliajn angulojn.
Se ne estas sufiĉe da lumo, iru al WORLD - FORCE SUN - SUNRISE
Eldoni videon per Windows Video Maker (XP)
EmilioCid Amat
emilio.cid*uol.com.br