Amatoraj videoj por interreto
Hodiaŭ estas pluraj lokoj por gastigi kaj montri filmojn en Esperanto:
Kaj jen kelkaj eblecoj por fari filmetojn. Se vi ne havas tian aparaton, eble vi povas uzi tiun de via amiko, najbaro, bofrato ( uhh !) . Se vi ne scias kiel funkciigi tiajn aparatojn, petu helpon de via 15 jaraĝa nevo, aŭ de la filo de via najbaro. Gejunuloj estas veraj majstroj pri tiaj teknikaĵoj.
Se vi neniel havigas aparaton, vi povas kontrakti profesiulojn por filmi vian eventon. En Brazilo simpla filmado jam laŭ DVD formato, 2 horoj longa kostas ĉirkaŭ 60 Eŭroj. Tre malalta valoro se oni dividas ĝin inter la membroj de loka klubo. Se vi havas dubojn aŭ proponojn, kontaktu min ĉe emilio.cid*uol.com.br
|
Retkamerao
(webcam)
Kune kun la retkamerao venas KD-ROM kun softvaroj. Ĝenerale oni instalas nur la minimumon por funkciigi ĝin per Skype, aŭ MSN. Sed en la KD-ROM estas ankaŭ alia softvaro por fari filmetojn kaj konservi ilin ĉe la durdisko. Ĝi permesas filmeton 320 X 240 pikseloj kaj la plej modernaj 640 X 480. Ĝi postulas bonan lumon en la ĉambro por filmi. La kvalito ne estas bona, sed por amatoraj filmoj, ĝi sufiĉas. Ĝi funkcias nur ŝaltita al la komputilo, do filmi ekstere, eblas nur se vi uzas porteblan komputilon. Ĝi kostas ekde 20 Eŭroj. Ĝi taŭgas por filmi komentariojn, legadojn de poezioj aŭ noticoj pri via asocio. Rezume nur tion, kion vi povas paroli antaŭ la komputilo. Se vi ne sukcesas registri per via softvaro, provu tiun alian eblecon. Jen ekzemplo de bona filmeto farita per retkamerao:
kaj jen mia malbona provo:
|
|
Cifera fotilo
(digital camera)
La modernaj ciferaj fotiloj faras ankaŭ malgrandajn filmojn. La grandeco estas la sama ol tiu de retkameraoj, sed la kvalito estas pli bona. La sonkvalito ne estas tiom bona. Ĝi komunikas al la komputilo per USB-kablo. Ĝi kostas ekde 120 Eŭroj. Ĝi estas portebla kaj bona por registri internajn kaj eksterajn scenojn, renkontiĝojn, kongresojn, prelegojn, prezentadojn, pejzaĵojn, ktp. La malnovaj modeloj permesas filmi ghis 3 minutoj longe, do vi devas fari plurajn filmetojn por ke ni kunligu ilin poste. La pli modernaj fotiloj ne havas tiun limon, kaj vi povas filmi ghis la fino de memorio-kapacito de la aparato. Jen ekzemplo:
|
|
Filmilo
La ĝusta ilo por filmo. Estas pluraj formatoj: VHS, VHS-C, SVHS, HI-8, Digital-8, Mini-DV, Micro-DV, kaj eĉ mini-DVD. La kolora sistemo povas esti NTSC, PAL, PAL-M, SECAM, ktp. La ciferaj modeloj ankaŭ komunikas al komputilo per USB-kablo. La malnovaj modeloj postulas specifan video-kapto-karton por kopii la filmon al la komputilo, sed konvertado inter kolora sistemoj ne estas facile, do pli bone kapti al la komputilo en via propra lando. Ĝi kostas ekde 250 Eŭroj. Ĝia kvalito estas preskaŭ kiel DVD. |
Per statilo vi havos pli bonajn
rezultojn.
Post la filmado vi devas konservi ĉe la durdisko de via komputilo laŭ formatoj WMV, MPG, MOV, aŭ AVI. Por sendi ĝin al mi, NE sendu per retmesaĝo, uzu la servilon http://rapidshare.de/
Se vi havas dubojn aŭ proponojn, kontaktu min ĉe emilio.cid*uol.com.br
Emilio Cid